Malgranda estu la lando, malmulta la popolo, kaj estu, ke eĉ se estus metioj kaj laboriloj, ĉi tiujn oni ne uzu, kaj estu, ke la popolo ĝis fino de sia vivo ne iru malproksimen. Kaj eĉ se estus ŝipoj kaj veturiloj multaj, per tiuj oni ne voju, kaj eĉ se estus ŝildoj, kirasoj, bataliloj, ne estu ekzercadoj. Anstataŭ skribo ree la homoj ligu nodojn. La manĝo por ili dolĉu, la vestoj estu belaj, trankvilaj la loĝejoj, delektaj la kutimoj. Kaj eĉ se oni povus rigardi trans la limon de la najbara lando, kaj ĝisaŭdiĝus voĉo de kokoj kaj de hundoj, ja mortu la popolo en maljunaĝo paca, neniam transirinte. |